Vortaro Esperanto-Pola de lernu.net
Pretigis Jacob Nordfalk.
Bonvolu sekvi la instruojn pri uzo troveblaj ĉe lernu.net.
En la vortaro estas 19933 kapvortoj.
Permesilo
Ĉi tiu verko estas libera programo; vi povas ĝin pludistribui kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo, eldonita de «Free Software Foundation», laŭ la versio 2 de tiu Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio.
Provi la vortaron
Vi povas provi ĝin en emulatoro (postulas ke Javo estas instalita - vizitu java.sun.com).
Instali la vortaron
Por instali la programon vi direktigu vian poŝtelefonon al DictionaryForMIDs_EpoPol_Lernu.jad.
Alternative vi povas elŝuti kaj instali DictionaryForMIDs_EpoPol_Lernu.jad kaj DictionaryForMIDs_EpoPol_Lernu.jar kaj transferi la programon per kablo al via telefono.
Android-telefonoj: Unue instalu DictionaryForMIDs de Android Merkato (simple serĉu 'Esperanto' kaj ĝi aperas).
Poste vi povas elŝuti DictionaryForMIDs_EpoPol_Lernu.jar kaj meti sur via telefono. Malfermu DictionaryForMIDs kaj elektu 'Vortaro' kaj 'De dosiero' por instali ĝin.
Alternative vi povas simple uzi DictionaryForMIDs por elŝuti tiun ĉi vortaron de ĝia distribuejo (http://dictionarymid.sourceforge.net).
Se vi havas problemojn
Raportu al Hokan LUNDBERG (hokan@ikso.net) kaj Jacob Nordfalk (jacob.nordfalk@gmail.com).
Zorge priskribu kion vi faris por ke ni povu reprodukti la problemon.